Aldeaseca (Ávila)
Aldeaseca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05212 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 210 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 4° 49′ U (mapo)41.049444444444-4.8175Koordinatoj: 41° 3′ N, 4° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 854 m [+] | ||
Areo | 24,25 km² (2 425 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldeaseca, Ávila [+] | |||
Aldeaseca [aldeaSEka] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Aldeaseca estas etimologie komprenebla kiel Seka domaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 219 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la 1970-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 62 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Sinlabajos, Donvidas, Palacios de Goda, Villanueva del Aceral, Arévalo, Langa, Nava de Arévalo kaj Nava de Arévalo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).